Nobla arbo
Shel Silverstein
el la libro „Okazaĵoj por ĝojigo de animo“ – Bruno Ferrero.
Iam estis arbo, kiun ŝatis iu infano. Ankaǔ la arbo ŝatis la infanon. Ili amis unu la alian reciproke. La infano kolektis foliojn de la arbo, plektis el ili kronon sur kapon kaj ludis kiel reĝo de la arbaro. La infano grimpis sur la arbon, lulis en ĝiaj branĉoj, manĝis ĝiajn fruktojn kaj kaŝludis. Kiam la infano laciĝis, dormetis en ombro de la arbo kaj branĉoj lulkantis. La infano amis la arbon el la tuta infana koro kaj la arbo estis feliĉa. Sed la tempo kuris kaj la infano kreskis. Kiam la infano estis matura, la arbo ofte solis.
Iun tagon venis la infano al la arbo kaj la arbo diris: „Venu al mi infano mia, grimpu mian trunkon kaj lulu vin en miaj branĉoj, gustumu miajn fruktojn, ludu en mia ombro kaj estu feliĉa.“
„Ne konvenas grimpi en mia aĝo, mi jam ne ludas ĝenerale,“ diris la infano, „mi volas aĉeti iajn objektojn, mi volas distriĝi. Mi volas havi monon. Ĉu vi povas doni al mi ĝin?“
„Bedaǔrinde,“ respondis la arbo, „mi ne havas monon. Mi havas nur foliojn kaj fruktojn. Pluki ilin, infano mia, kaj vendu ilin en urbo. Tiel vi akiros monon kaj vi estos feliĉa.“
Do, la infano grimpis la arbon kaj plukis ĉiujn fruktojn kaj forportis ilin. Kaj la arbo estis feliĉa. Sed la infano longan tempon ne revenis kaj la arbo malgajis.
Post ia tempo la anfano revenis. La arbo eksusuris per ĝojo: „Venu al mi infano mia, grimpu mian trunkon, ludu en miaj branĉoj kaj estu feliĉa.“
„Mi estas tre okupata kaj mi ne havas tempon grimpi arbojn,“ respondis la infano, „Mi volas havi domon, kiu protektus min. Mi volas havi edzinon kaj infanojn, mi bezonas domon. Ĉu vi povas doni al mi domon?“
„Mi ne havas domon,“ diris la arbo, „sed vi povas forsegi miajn branĉojn kaj la domon konstrui el ili Poste vi estos feliĉa.“
La infano forsegis ĉiujn branĉojn kaj forportis ilin, por konstrui al si domon. Kaj la arbo estis feliĉa.
Poste tre longe la infano ne revenadis kaj kiam la infano venis, la arbo por kortuŝo ne povis paroli, nur susuris: „Venu al mi infano mia kaj ludu kun mi.“
„Mi estas tro maljuna kaj malgaja por ludi,“ respondis la infano, mi bezonus ŝipon, por forvojaĝi malproksimen. Ĉu vi povas doni al mi ŝipon?“¨
„Segu mian trunkon kaj konstruu ŝipon,“ diris la arbo, „kaj vi povos forvojaĝi kaj esti feliĉa.“
Kaj la infano forsegis la trunkon, konstruis ŝipon kaj forvojaĝis kaj la arbo estis feliĉa …sed ne tute.
Post tre, tre longa tempo la infano revenis.
„Mi bedaǔras infano mia, mi jam havas nenion por doni al vi“, diras la arbo, „mi ne havas fruktojn…“
„Miaj dentoj jam estas malbonaj, mi jam ne povus manĝi ilin.“
„Mi eĉ ne havas branĉojn, por ke mi povu vin luli.“
„Mi jam estas tro maljuna por luli en branĉoj.“
„Mi volonte al vi ion donus, sed mi havas jam …nenion, mi estas nur maljuna arbostumpo. Mi bedaǔras…“
„Mi jam bezonas malmulte,“ diris la infano, „nur trankvilan lokon, kie mi sidu kaj ripozu. Mi sentas grandan lacecon.“
„Do la maljuna arbostumpo estas la taǔga loko, kie vi povas sidi kaj ripozi.“
La infano sidiĝis kaj la arbo estis feliĉa.
cxehxe - Příběhy z knih a internetu - Ušlechtilý strom