Avulino el Skokovy

Avulino el Skokovy

Popolnaturkuracistino Skokovská bába – avulino el Skokovy

 

Laŭ rakontado de memoruloj kaj laŭ diversaj skribaj fontoj kompilis Eva Pánková, dokumenton esperantigis Jindřiška Drahotová

 

Sinjorino Klotylda Hanušová-Hoppeová naskiĝis la 3-an de junio 1843 en Kyšperk (Letohrad) en Bohemio. Ŝiaj gepatroj estis honestaj kaj estimataj homoj. El iliaj nombraj infanoj restis nur unu filo kaj Klotylda. Kiam Klotylda estis kvarjara, mortis ŝia patrino kaj post duono jaro la patro. Plue ŝi vivis malgajan vivon ĉe parencoj. Pli poste, kiam ŝi ŝanĝis loĝejon, ŝi laboris ĉe la familio Dittrich. La vivkondiĉoj por ŝi pliboniĝis. Sinjoro Dittrich estis profesie konstruisto de fervojo, do tre ofte la familio ŝanĝadis loĝejon kaj Klotylda ekkonis Bohemion, Moravion, Silezion, Hungarion, Germanion. La infanoj de sinjoro Dittrich instruis ŝin legi kaj skribi. Ŝi neniam vizitis lernejon, sed post la laboro ĝis malfrua nokto ŝi legis religiajn, natursciencajn kaj fakajn librojn.

De la infaneco ŝi observadis la naturon, precipe herbojn. Kiam ŝi estis ankoraŭ infano, ŝi konsilis al maljunulo – astmulo trinki teon el primoloj. Li resaniĝis kaj oni komencis ŝin alparoli „doktorineto“. 

Dekokjara ŝi en Leipzig (Lepcigo, Lipsko) laboris en privata sanatorio. La posedanto konstatis ŝian eksterordinaran talenton kaj elektis ŝin sia kunlaborantino. Dum operacioj ŝi studis anatomion kaj la difinon de diagnozo. Post naŭ jaroj pro malakordiĝo kun kuracistoj ŝi forlasis la sanatorion kaj translokiĝis al Heida (Nový Bor). Ĉi tie en propra loĝejo ŝi aranĝis por la fabriko de sinjoro Pistoř desegnaĵojn sur vitro. Ŝi bone profitis per tiu ĉi okupo.

Dum tempo ŝi konatiĝis kun Albert Hoppe kaj edziniĝis al li. Hoppe, la direktoro de la fabriko dungadis kelkajn pentristojn kaj knabinojn. Komune ili laboris en la fabriko de sinjoro Pistoř dum dudek kvin jaroj. Krom tio ŝi estis ofte serĉata de malsanuloj por konsilo kaj helpo.  

El Heida ŝi foriris al Teplice, kie ŝi laboris dum unu jaro kiel privata masaĝistino.  

La direktoro de bienoj en Březno eksciis pri ŝi de popola rakontado. Li invitis ŝin loĝi en Lhotka apud Březno. Ĉi tie ŝi malsaniĝis tre grave. Ĉe la frato ŝi bedaŭrinde ne trovis afablan akcepton.

Fine el Lhotka ŝi venis al Skokovy, kie oni konstruis domon por torfkuracado. Kvankam ŝi havis problemojn pro envio kaj malfavoro de administraciaj oficejoj, ŝi plu akceptis ĉiujn turmentatojn kun zorgo kaj bonkoreco. Plejparte ili resaniĝis.  

La torfkuracejo kaj akvokuracejo ĉesis funkcii post la dua mondmilito. Restis nur loka proverbo: „Se avulino ne helpos, ŝovelilo atendos“. La tombo de la avulino estas en proksima vilaĝo Všeň.  

Nun en Skokovy-n venas esperantistoj por ekzerci sian lingvokapablon, komune amikiĝas, helpas unu al alia, promenas en la saniga naturo de Ĉeĥa paradizo... sub protekto de MUDr Josefo Hradil.

 

Lidová přírodní léčitelka Skokovská bába - Legollibreto II/  cxehxe Lidové léčitelství v Českém ráji - vesnička Skokovy, Zdraví

.






Labuti pirka