J.Žaček esperanto

J.Žaček esperanto

Jiří Žáček, ĉeĥa favorplena verkisto

 

Dokta disputo

La libroj en libroŝranko komencis disputon:

 

 „La plej grava estas  bone nomigi ĉion", diris enciklopedio,  „Tiel, kiel nur mi scias".

  „La plej grava estas scio pri la pasinteco", ekparolis historia  dika librego, „por instrui homojn el ĝi“.

  „La plej gravaj estas grandaj pensoj", daŭrigis laŭte filozofia verko, "Sur grandaj pensoj staras mondo.

  „La mondon konstruas amo", diris libreto de amkantokolekto, „kaj mi estas plena de amo“,   

   „La plej grava estas forta kredo", diris strikte libro de preĝoj, "nur tiu, kiu kredas estos savita."

   „Nur ne fanforonu, estimataj!" ridetis abocolibreto, „kie vi estus sen mi?"

 

El la libro de Jiří Žáček, Život je boj (Vivo estas batalo).


Laŭdo de ansera plumo

Jiří Žáček

            Miaj nepinoj post rigardo de televida serio pri niaj antaŭuloj tre eknteresiĝis, kiel tiuj bravuloj skribis. Nek per komputilo, nek per tajpilo, nek per krajono, nek per sorbskribilo – ili skribis per  ansera plumego.

             Do, mi iam el ekskurso en montaro Šumava alportis kelkajn anserajn plumegojn. Mi pritranĉis ilin por skribi, aĉetis inkon kaj mem pruvis skribi. Nu, tio estis travivaĵo! Tute alia ol per komputilo! En komputilon vi tajpas dum tempeto amaso da vortoj kaj ĉiun eraron vi facile korektos, sed per plumego oni devas ĉiun literon zorgeme desegni kaj kiam vi erarus, oni ne povas ĝustigi ĝin, aŭ nur tre malfacile la eraron forigi. En tia okazo la homo bone pripensas skribi stultaĵojn kaj sensensaĵojn! Vi ne kredas? Kredu!

            Provu skribi per ansera plumego, lernu kiel skribis niaj maljunaj patriotoj vortojn honestajn, plensencajn, purajn. Ĉesu partopreni tiun superproduktadon de vortaĉoj, civilizacie toksajn forfalaĵojn, estu virtaj. Kaj kiam vi kaptos feliĉon kaj vi akiros ie plumegojn el enorme inteligenta ansero, eble eĉ vi verkos ion genian.

Tradukis J,D,

 

Donaco de avido 

 

Jiří Žáček

            Dio kreis homon kaj observis lin per plaĉo. Venis Satano, rigardis ankaŭ kaj laŭde diris: „Bela majstra faro. Sed, Eternulo, li kviete paŝadas, nenio lin inspiras, ekscitas, se vi metus en li avidon, li estiĝos perfekta.

            „Jes,“ ekĝojis la Dio, „li povus avidi pri belo, amo, justeco ..." Kaj la Dio vekis en homon avidecon.

            „Bravo !!“ aplaudis Satano kaj ĝojis, ĉar Satano tre bone sciis, ke avido ne konas limojn kaj la homo ne avidos nur belon, amon kaj justecon, veron, sed ankaŭ pri fambrilo, pri pekoj, povo, mono kaj pri venĝo.  Li sciis, ke de tiu ĉi momento li ne devas laboregi, ĉar same kiel edenon eĉ inferon bone funkciantan la homoj kreas mem.

El la Kolekto „Vivo estas Batalo“ (Život je boj)

tradukis JoDo.

 

--





Labuti pirka