Spegulo

Spegulo

Fabelo el Koreio

Malproksime de ĉefa urbo vivis en montaro malriĉa lignisto. Li havis nur unu filon. Li vidviĝis. Kiam lia filo maturiĝis, la patro trovis por li edzinon.

Filo, kiu tre amis sian patron obeis konsilon de patro, edziĝis kaj faris bone. Ĉiuj tri vivis dum sia malriĉeco feliĉe. Poste venis tempo kaj la patro mortis. La bona filo post la morto de la patro faris por spirito de sia patro ceremiojn kaj preĝojn laŭ korea religio ĉe familia staro.

Post ia tempo devis la juna edzo veturi al ĉefan urbon pro grava afero. Pri promenado dum urbo li haltis ĉe vendejo de brokantisto kaj lian rigardon katenis nigra lakskatoleto. Ĝi estis globforma kaj kaŝis spegulon el lakmetalo.

La juna viro neniam vidis spegulon kaj li ne sciis kiel ĝi servas por homo. Li devenis el tre malriĉa kaj vasta regiono kaj neniu el liaj najbaroj havis spegulon.

Li rigardis ĝian brilan surfacon kaj lia spiro retenis. Lia morta patro rigardis al li, sed ne kiel kaduka antaŭ morto, sed la juna kaj forta. La junulo pensis, ke la spirito de la patro estas kaŝita en tiu skatoleto. Li ekĝojiĝis kaj rapide fermis la skatoleton. Li nenion diris pri sia malkovro al vendisto. Li aĉetis skatoleton kajforiris. Al la edzino li diris nenion. Kial li restis sola, li malfermadis sekrete skatoleton kaj parolis kun spirito de sia patro. Li rakontis al li pri siaj ĝojoj kaj malĝojoj.

Post iu tempo lia edzino malkovris sekreton de sia edzo kaj iam post lia foriro malfermis skatoleton. Ankaŭ ŝi neniam vidis en sia vivo spegulon. Ŝi rigardis en la brila speguleto vizaĝon de juna belega virino. Sed ŝi ne konis ŝin. Unue ŝi estis surprizita, sed poste ekĵaluziĝis, ĉar la belega virino en skatoleto certe estas amantino, kiun lia edzo sekrete kaŝas kaj sekrete paroladas.

Ŝi nenion parolis al sia edzo, sed ŝi rakontis tion kun ploro al najbaroj. Sekvis tuta serio de kveleroj, ploroj kaj lamentoj. La najbaroj volis repacigi geedzojn kaj iris por konsilo al proksima virina monaĥejo peti monaĥinon por konsilo kaj verdikto pri geedzoj.

Kun skatoleto en kiu estis kaŝita la speguleto iris geedzoj kun procesio de najbaroj al monaĥejo, Reprezentantino de buddha monaĥejo aŭskultis atente akuzon de la malfeliĉa virino kaj plendon de la edzo, kiu asertis, ke ne havas amantinon kaj estis ĉiam fidela al sia edzino. La monaĥino malfermis skatoleton kaj alrigardis spegulon. Ŝi vidis en spegulo sian maljunan, sulketan vizaĝon kaj sian senharan kapon, kiun havas monaĥinoj el Koreio. Ŝi ekridetis kaj diris: „Via edzo vere kaŝis en tiu skatoleto sian sekretan amatinon. Tiu nun al mi konfidis, ke ŝi ne volis esti kaŭzo de via divorco, ŝi ne volas detrui vian edzfeliĉon kaj eniros al mi en monaĥejon esti moinaĥino.“

Ŝi poste sendis repacigitajn geedzojn hejmen kaj la spegulon ŝi propriĝis

Z knihy Pohádky slunného východu od Joe Hlouchy, vydala Pragma, cxehxe Příběhy a povídky z knih a internetu Zrcadlo 


Labuti pirka